Letero de EDITELOR
« Per sia retejo, EDITELOR prezentiĝas al vi kun iom da fiero : kun rimarkindaj sperto (pli ol kvin jaroj) kaj listo de referencoj, kiuj konfirmas ĝian kompetentecon en sektoro kiu nur povas kreski nacie kaj internacie, EDITELOR pruvas al siaj klientoj kaj investantoj ke ili povas fidi ĝin plu.
Komuniki iĝis nepre por ĉiu firmao, kaj tio ne dependas pri ĝia amplekso, agad-kampo aŭ fameco. La komunikado kun klientoj, liverantoj kaj ekomikaj aŭ financaj kunlaborantoj estas neceso. Ĉiutage, kaj je ĉiu granda etapo de sia ekzistado, ĉiu firmao bezonas rimedojn efikajn kaj profitdonajn.
Estas la sama afero por la teritoriaj instancoj, kies elektitaj estroj kaj administraciaj respondeculoj scias ke ili estas nuntempe veraj firmaoj. Urbo, same kiel departemento kaj regiono, disponigas diversajn servojn al siaj civitanoj. Konigi ĝiajn agojn, kaj la motivojn kiuj kondukis al ili, komuniki pri la vivo de la institucio, estas devigoj. Nuntempe, per Interreto, tiu komunikado devas esti rapida.
La grandaj eventoj kiel la salonoj, kolokvoj kaj aliaj forumoj, malfermitaj aŭ ne al la publiko, estas laŭdifinaj komunikejoj! Tial la organizantoj bezonas diskonigi larĝe la rezultojn, ofte real-tempe. Tio estas bone konata volo de la klientoj.
Disponigante komunikajn teknologiojn kaj elprovitajn profesiulojn al firmaoj, teritoriaj instancoj kaj aliaj institucioj, EDITELOR celas esti fidela, atentema kaj kompetenta kunlaboristo, kiu adaptiĝas perfekte al ĉiu demando. EDITELOR disvolvas novan koncepton pere de novaj teknologioj por la prilaboro kaj diskonigo de la informo. Ni ĉefe celas Kvaliton.
Dum epoko kiam firmaoj devas raciigi siajn kostojn kaj recentriĝi sur ĝiajn metiojn, labori kun fakaj firmaoj estas logike. Malkovru serveman firmaon! Studu la proponojn de EDITELOR por respondi al viaj komunikaj bezonoj, kaj ne hezitu kontakti nin! EDITELOR ambicias fariĝi majstro en sia metio, kaj estas jam sur bona vojo. »
